Kongreso pruvas, ke Esperanto povas esti la lingvo de amo
Hodiaŭ The Times publikigis la artikolon Conference proves that Esperanto can be the language of love. Oni petis, ke mi traduku ĝin, do jen:
Kongreso pruvas, ke Esperanto povas esti la lingvo de amo
Eble la tutvirina rokbando iom evidentigis tiun fakton, kantante furorajn ŝlagrojn en lingvo, kiu sonas strange konata kaj samtempe fremdega. Sed kunsido de la Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj vere malkaŝis la sekreton: Esperanto ja ŝanĝiĝis.
Prave ĝi devis formorti antaŭ multaj jaroj. Esperanto fondiĝis ĉe la fino de la 19-a jarcento, iĝis internacia movado en la komenco de la 20-a, kaj iam estis sufiĉe populara por esti persekutata de Hitlero kaj Stalino. Ĝi estas tiu internacia lingvo, kiu neniam vere sukcesis proklamiĝi de la tuta mondo.
Kvankam la resto de la homaro eble forgesis pri Esperanto, ĝiaj subtenantoj montriĝis obstine rezistemaj al la opinio, ke sia idealisma revo pri lingvo de paco kaj solidareco — lingvo pli facile lernebla ol la angla — ne havas rolon en la hodiaŭa mondo.
Ĉi-semajne 2000 partoprenantoj el pli ol 60 landoj kunvenas por la jara Universala Kongreso en Bjalistoko, Pollando — urbo kara en la koro de ĉiu Esperantisto ĉar tie naskiĝis antaŭ 150 jaroj la inventinto de la lingvo, Ludoviko Zamenhof.
Ilia misio estas disvastigi la ĝojon de Esperanto. Tamen laŭ la naturo de grandaj internaciaj movadoj, oni survoje ankaŭ komunikas unu aŭ du kromajn mesaĝojn.
Tiel estas, ke inter la pli ol 200 sesioj ĉisemajne, estas renkontiĝoj de Esperantaj vegetaranoj, nefumantoj kaj eĉ grupo, kiu kredas ke oni ne nur parolu en Esperanto sed ankaŭ ne estu nacioj.
Verŝajne unu el la plej ekzkluzivaj organizoj en la mondo, la grupo por gejoj kaj lesbaninoj — laŭvorte sam/seks/am/uloj — havas 200 membrojn en 40 landoj, interalie kelkaj, kie samseksamo estas kontraŭleĝa. "Ni havas membrojn en landoj kiel Kubo, Ĉinio kaj Irano," diris Francis Soghomonian, la eksiĝanta prezidanto de la grupo. "Ni certigas, ke ilia membreco etsu sekreta. Estas ilia sola lingvo por paroli al aliaj gejoj. En Irano estas tre severa cenzuro. Ili kapablas uzi Esperanton kiel sekretan lingvon por komuniki kun aliaj gejoj ekster Irano.”
Esperanto estas populara ankaŭ en Ĉinio, kie la registaro alprenis sintenon de tolerado, kaj en Japanio, kie Oomoto, ido de la ŝintoa religio, akceptis ĝin antaŭ pli ol 80 jaroj kiel sian manieron komuniki kun la ekstera mondo.
La Internacia Fervojista Esperanto-Federacio, unu el la plej malnovaj Esperanto-organizoj, ĉi-jare festas sian 100-an datrevenon. “Nia celo estas disvastigi Esperanton inter fervojistoj," diris Istvan Gulyas, la antaŭa vicestro de la nacia kompanio de fervojojen Hungario. "Fervojoj ne havas limojn." Ekzistas eĉ Esperanta fakvortaro pri fervojaj terminoj kaj esprimoj. "Ĝi enhavas pli ol 15 mil terminoj," diris s-ro Gulyas kun evidenta fiero.
Esperanto povas utili por franktrakoj kaj signalkabanoj, sed kio pri amo? Unu kritiko pri Esperanto estas, ke ĝi ne estas romantika lingvo. Tio ne veras, diras Kanada juristo Yves Bellefeuille: “Mi havas Flandran koramikinon kaj Esperanto estas nia sola komuna lingvo. Oni certe povas esti romantika en Esperanto. Ĝi havas ĉiujn vortojn, kiujn oni bezonas.”
Kelkfoje Esperanto kaj amo estas familia tradicio. Helen Fantom, pensiiĝinta kontisto el Newbury, Anglio, estas la filino de patrino el Essex kaj patro el Nederlando, kiuj renkontiĝis pere de Esperanto; ŝi renkontis sian propran edzon dum renkontiĝo en Londono, kaj ŝiaj du filoj — kiuj lernis Esperanton antaŭ ol la Angla — ambaŭ loĝas kun virinoj, kiujn ili renkontiĝis en Esperantio.
Fakte vizitantoj al la ĉi-semajna kongreso povus malkovri multe pli pri Esperanto ol ili intencis. En la libroservo, inter originala literaturo en Esperanto kaj tradukoj de Ŝekspiro, Goeto kaj Orwell, estas gvidlibro pri seksumo de la 1970-aj jaroj, multe pli detalplena ol io ajn eldonita en Britio tiutempe. La Esperanta termino por missionary position cetere estas "misiista pozo".
Kaj estontece? “Esperanto estas bona ideo, kiu atendas sian momenton," diris John Wells, emerita profesoro pri fonetiko ĉe University College Londo kaj prezidanto de la Akademio de Esperanto. Ĝis tiam, ili devas esti paciencaj: "La nuna superregado de la Angla lingvo ne povas daŭri, kaj la momento venos, kiam la mondo vidos, ke ĝi bezonas Esperanton. Nia devo estas gardi Esperanton en bonega stato.”







Tio estas bona artikolo, sed mi opinias, ke problemo kun tiaj artikoloj estas, ke la verkistoj ne povas distingi la intencon de Esperanto kaj la modernan realecon. Mi supozas, ke mi estas raŭmisto. Mi kredas, ke Esperanto estas grandvalora kaj iu ajn, kiu ne povas kompreni tion ne indas esti parto de la komunumo. Kiel oni diras en la angla, “Kvalito antaŭ kvanto”.