Lerni Loĵbanon 1
Kio estas Loĵbano?
Loĵbano estas ege logika planlingvo kun neambigua sintakso. Tio signifas, ke komputilo povas senerare analizi Loĵbanan paroladon. Tiu kvalito aparte plaĉas al programistoj, filozofoj kaj aliaj homoj kiuj ŝatas esplori logikan pensadon.
Loĵbano pretendas esti kulture neŭtrala. Tamen, same kiel Esperanto, ĝi havas klaran Eŭropan inklinon. Ekzemple, ekzistas la radikoj skoto por "Skota kulturo, nacieco kaj lingvo" (5 milionoj da homoj) kaj xelso por "Greka/Helena kulturo, nacieco kaj lingvo" (11 milionoj), sed estas neniuj simplaj radikoj por la Niĝeria (155 milionoj), Filipina (92 milionoj), Vjetnama (86 milionoj) kaj Etiopa (79 milionoj) kulturoj, naciecoj kaj lingvoj.
Historio
En 1955 la usona sociologo kaj sciencfikcia verkisto d-ro James Cooke Brown kreis la lingvon Loglano. Parenteze en tiu sama jaro li publikigis la tabulludon Careers, en kiu oni devas akiri belegan sekretariinon por sukcesi kiel negocisto.

En 1960 d-ro Brown publikigis la priskribon kaj celojn de Loglano en la revuo Scientific American. Kvar jarojn poste la sciencfikcia verkisto Robert Heinlein menciis Loglanon en sia romano The Moon is a Harsh Mistress.
Kvankam la lingvo de d-ro Brown estis nekompleta, li ĉiam postulis plenan kopirajton pri ĝi kaj ties uzo. Por eviti tiun limigon, kelkaj el liaj adeptoj, interalie Bob kaj Nora LeChevalier, disiĝis en 1987 por krei idan lingvon por ĉies uzo. Tiu Loglanido fariĝos Loĵbano. Ili pli-malpli prenis la bazajn ideojn de Loglano sed ŝanĝis ĉiujn vortojn por ke ĝi aspektu alie. Perfidaj idistoj! 
Kiel en bona Usona kulturo, d-ro Brown registris la komercan markon Loglan kaj minacis procesi kontraŭ ges-roj LeChevalier. Sekve la Loĵbanistoj respondis per sia propra proceso por nuligi la komercan markon Loglan kaj ili sukcesas. Kia batalo! Ĝis sia morto en 2000, s-ro Brown ne aprobis Loĵbanon nek pardonis la idistojn!
Jen la patro de Loĵbano, Bob LeChevalier, fotita de Matt Arnold:
Elparolo
Ĝenerale la prononco de Loĵbano estas sufiĉe simila al tiu de Esperanto. Notu tamen la kelkajn diferencojn.
Akcento
Kiel en Esperanto, oni akcentas la antaŭlastan silabon. Tamen se tiu vokalo estas y, oni akcentas la silabon antaŭ ĝi.
Vokaloj
La literoj a, e, i, o kaj u estas samaj kiel en Esperanto. La loĵbana vokalo y prononciĝas kiel la meza kaj neŭtrala vokalo [ə] de la anglaj vortoj about kaj supply.
Atentu, ke vi neniam prononcu la vokalojn i kaj u malstreĉe kiel [ɪ] kaj [ʊ]. Tiuj sonoj estas rezervitaj por alia celo. Oni rajtas ilin uzi por kuseni inter malfacilaj konsonantoj. Ekzemple oni povas elparoli zdani ("domo") kiel [zɪdani].
Diftongoj
Kiam la jenaj vokaloj aperas sinsekve, ili reprezentas diftongan sonon.
|
Loĵbana |
Esperanta elparolo |
| ai | aj |
| au | aŭ |
| ei | ej |
| ia | ja |
| ie | je |
| ii | ji |
| io | jo |
| iu | ju |
| oi | oj |
| ua | ŭa |
| ue | ŭe |
| ui | ŭi |
| uo | ŭo |
| uu | ŭu |
Ĝenerale kiam du vokaloj aperas apude kaj ne estas diftongo, oni uzas la apostrofon, kiu rolas kiel konsonanto por dividi ilin.
Konsonantoj
La literoj b, d, f, g, k, l, m, n, p, r, s, t, v kaj z prononciĝas same kiel en Esperanto.
Atentu tamen la jenajn malsamaĵojn:
| Loĵbana litero |
Esperanta sono |
| ‘ | h |
| c | ŝ |
| j | ĵ |
| x | ĥ |
La jenaj Esperantaj literoj estas analizitaj kiel du literoj en Loĵbano:
| Loĵbana ekvivalento |
Esperanta litero |
| ts | c |
| tc | ĉ |
| dj | ĝ |
La literoj h, q kaj w ne estas uzataj.
Punkto (.) estas uzata por indiki devigan paŭzeton. Komo (,) ne havas sonon. Oni ĝin uzas por apartigi silabojn, kiuj alie kuniĝus (precipe en propraj nomoj).
Daŭrigota…







Ne… mi ne lernos loĵbanon… Pli bone mi lernu erlang (http://erlang.org/)
Mi dum unu jaro persone konis s-ron Brawn kaj abonis loglanistajn periodaĵojn. Ĉe mi aperis impreso, ke la historio de la skismo ne estis nur historio pri kopirajto: estis io plia inter ili. Kaj ankaŭ mi, kiel Brown, ne povas tute neŭtrale rilati al loĵbano, nek simpatii kun ĝiaj relativaj sukcesoj.
Mi bedaŭras, ke post morto de Brown kaj Leith loglanista movado preskaŭ haltis. Iam mi mem estis tre aktiva en ĝi, i. a. kreis la paĝon http://loglan.euro.ru/ fine de 1990-aj.
La skismo multe malĝojigas min. Mi interesiĝas pri Loĵbano pli ol pri Loglano nur ĉar estas multe pli da Loĵbanistoj ol Loglanistoj. Mi simple iras tien, kie estas la plej granda kaj aktiva komunumo. Sed mi opinias, ke oni neniam forgesu pri Loglano, ĉar Loĵbano ŝultas multe al ĝi!
Ĉu mi rajtas demandi, kio okazis inter Brown kaj LeChevalier se ne estas nur kopirajta afero? Aŭ ĉu estas persona afero inter ili du?
Kiel oni skribas “uj” en Loĵban? Ne povas esti ui ĉar tio estas ŭi.
Verŝajne tiu diftongo neniam aperas.
Mi aŭdis ke estis iuj virinaj aferoj inter ili aŭ io tia.
Do kvazaŭ ne estis nur ribelo kontraŭ kopirajto kaj ofendiĝo de genia sed posedema inventinto
Mi ja komprenas la elekton laŭ grandeco k videbleco de la komunumo. En la 1990aj mi elektis loglanon, ĉar ĝi (surfone de Esperanto) jam ŝajnis al mi sufiĉe alternativa por ne tuj interesiĝi pri ĝias alternativo; la Loglana Instituto tiam estis tute viva kaj tuj respondis al mie retmesaĝo per ĝoja anonco pri ilia ĉina-rusa politiko sendi senpage grandan pakaĵon de lernomaterialoj al ĉiu deziranto. Mi do havas preskopiojn de Loglan 1, kelkaj revuoj ktp.
Se oni ne volas uzi radikojn por landaj nomoj, do oni povas uzi alian formon, fu’ivula.
Jen estas diskuto (angle) pri tio.
http://groups.google.com/group/lojban/browse_frm/thread/f66e2fdee6af20a6/b8e01de4fd37f1db?hl=en#b8e01de4fd37f1db
Mi ĵus finis la unuan ĉapitron de la enretaj lecionoj. Mi ankoraŭ ne formis opinion – mi intencis eklerni ĝin antaŭ jaroj, sed pigris. Hodiaŭ mi komencas lerni pri sumti. Se tio troviĝas esti komplika, bona flankefiko estos nova aprezo de la akuzativo en Esperanto.
Nu, mi ververe nur volas danki vin pro la tabelo montrante la diftongojn laŭ Esperanta elparolo!
Oui, vous avez tout-a-fait raison sur la difficulté d’échapper l’euro-centrisme. Mais je ne sais si on peut avoir une racine pour les cultures nigeriennes, vu que la Haoussa et l’Igbo proviennent de familles différentes.
Je suis en train d’examiner votre Toki Pona. C’est tres bien et meme amusante, mais trouver des termes est difficile, p.ex. loi. Aussi les origines – a part Tolkien, qui aurait pensé au suomilainen! Et le Chiac! J’ai mon voyage!
Amitiés et pona.
Mi ĵus finis la unuan ĉapitron de la enretaj lecionoj. Mi ankoraŭ ne formis opinion – mi intencis eklerni ĝin antaŭ jaroj, sed pigris. Hodiaŭ mi komencas lerni pri sumti. Se tio troviĝas esti komplika, bona flankefiko estos nova aprezo de la akuzativo en Esperanto. Nu, mi ververe nur volas danki vin pro la tabelo montrante la diftongojn laŭ Esperanta elparolo!