NetHack en Esperanto

Mi kelkfoje revas pri traduki la epopean ludon NetHack en Esperanton. (Ĉu nomi ĝin Rethako?) Estus amuze Esperantigi la monstrojn, kategoriojn kaj ties Askian grafikon. Jen kelkaj ekzemploj:

B    baziliskoj
   B        baziliskido
   B    bazilisko
   B    fajrobazilisko
Ĉ ĉielaj estaĵoj
   Ĉ    anĝelo
   Ĉ    kvecalkoatlo
   Ĉ    ĉina unukornulo

d malgrandaj demonoj
   d        diableto
   d    maneso
   d    tenguo
f felisedoj
F specialaj insektoj
   F    forfikulo
   F    majaa kulo
h hundoj
   h    ŝakalo
   h    lupo
Ĵ ĵargonbesto
K kvantum-meĥanikisto
@ homoj kaj elfoj
   @    arĥeologo
   @    kuracisto
   @    monaĥo
   @    ŝinobo
   @    Sorĉisto de Jendoro
   @    valkirio
& grandaj demonoj
   &    Baal-Zebulo
   &    ĝino
   &    Ĵuiblekso
   &    sukubo

Tamen ŝajnas ke la traduklaboro estus vera koŝmaro, almenaŭ laŭ Steve VanDevenver. NetHack estas programita en C kun tre malpura fontoteksto. Malgraŭ la obstakloj, kelkaj jam provas ĉinan tradukon! Mi ne scias, ĉu ili uzos ĉinajn skribosignojn por reprezenti la monstrojn, sed tio povus esti ege eleganta.

Eble mi simple lernu Ĝavon (au similan lingvon) kaj kreu mian propran Interretan Rogue-similan ludon, en kiu oni kuraĝe batalas Idistajn kanajlojn kaj Tokiponistajn prahomojn. :P

Share and enjoy: These icons link to social bookmarking sites where readers can share and discover new web pages.
  • Digg
  • del.icio.us
  • StumbleUpon
  • Reddit
  • Facebook
  • Print

4 Responses to “NetHack en Esperanto”

  1. Tio estos ege bona. Mi ĝis nun neniam ludis tiun ludon sed nepre ludos ĝin se ĝi estos tradukita al Esperanto.

  2. Nethack estas klasika ludo. Mi havis la “Commodore 64″ kaj nur vera frenezuloj ludis “teksto”ludojn kvazaŭ Zork, ktp. Eble ni povas traduki Zorkon Esperante?

  3. Hi,
    would you please update the link to the NetHack wiki? The
    wiki has moved to http://nethackwiki.com. Our old
    host has a policy to leave the old site online, as a trap to
    unknowing visitors. I’d really appreciate your help taking our Google
    ranking along!

    Thank you,
    Tjr (admin at the wiki)

  4. Thank you for your quick update!

    BTW, if there is a live Nethack-Esperanto project, you might want to consider adding it to http://nethackwiki.com/wiki/NetHack_in_Other_Languages. Unfortunately, I don’t understand any Esperanto myself.

Leave a Reply