Ruby por Esperantistoj 1

Kio estas Ruby?

emblemo de Ruby

Ruby estas la angla vorto por rubeno.

Ruby estas eleganta kaj potenca programlingvo. Inventis ĝin Japana mormono nomita YUKIHIRO Matsumoto (alinome Matz) en 1993. Kvankam Ruby estas serioza programlingvo, ĝi estas ankaŭ tre amuza kaj esprimpova. Kiel Matz mem diris, "Ruby estis planita por feliĉigi programistojn."

Ruby estas senkosta. Ĉiuj povas uzi ĝin. La fontoteksto, kiu funkciigas Ruby, estas nefermita. Tio signifas, ke ĉiuj rajtas rigardi, kiel Ruby funkcias interne aŭ eĉ ŝanĝi ĝin por funkcii alimaniere.

Ruby iom furoris en la lastaj jaroj parte pro Ruby on Rails, aplikaĵa kadro kiu uzas Ruby por krei dinamikajn TTT-paĝojn. (Tamen mi preferas la pli simplan TTT-aplikaĵan kadron Sinatra.)

Objektema programado

foto de Matz

Matz… kia belulo!

En la pasinteco, multaj programlingvoj estis ordonemaj. Ili uzis u-verbojn kaj o-vortojn en longa instrukciaro: "Unue vi faru tion. Due vi faru tion. Fine vi faru tion."

Ruby estas objektema lingvo. Tio signifas, ke ĝi uzas "objektojn", kiuj funkcias kiel sendependaj maŝinetoj. Anstataŭ vaste pripensi la tutan programon samtempe, oni kreas individuajn maŝinetojn laŭbezone. Oni difinas, kion ĉiu faru kaj kiel ĝi parolu al aliaj maŝinetoj. Tio prezentas multajn avantaĝojn.

Ekzemple, teamo povas facile kunlabori pri unu sama programo. Mi povas jam verki miajn maŝinetojn tiel, ke ili perfekte konektiĝos al la maŝinetoj de mia kunlaboranto. Ni antaŭe decidis kion ĉiu maŝineto faros, kiajn mesaĝojn ĝi ricevos kaj kiajn respondojn ĝi donos.

Daŭrigota…

Share and enjoy: These icons link to social bookmarking sites where readers can share and discover new web pages.
  • Digg
  • del.icio.us
  • StumbleUpon
  • Reddit
  • Facebook
  • Print

4 Responses to “Ruby por Esperantistoj 1”

  1. Krome, fontkodo de ruby estas libera :)

    Bela artikolo. Bona priskribo de diferenco inter objektemaj kaj ordonemaj lingvoj.

    Krome dum lasta tempo mi esploras jruby. Jruby estas traktilo de ruby lingvo skribita en java kaj donas multajn avantagxojn por programistoj. Ekzemple oni povas uzi bibliotekojn de java ene de ruby programoj… Jruby estas pli rapida ol traktilo de matz (mri) :)

  2. Do per Jruby oni povus verki aplikaĵon por Android-telefono, ĉu?

  3. Estas bone legi, ke ekzistas pli ol unu interpretilo. La problemo kun la modernaj lingvoj estas ligado al unuopa vendisto. Pli bone estus se ekzistus kompilumilo (preferinde skribita per Ruby mem).

  4. Ne forgesu ke ene de la objektoj oni ankoraŭ programas ordoneme. Iuloke oni devus meti la ordonojn al la komputilo, ĉu ne?

Leave a Reply